El la plej nova kajero de la revuo legeblas specimenaj artikoloj, kelkaj malnovaj kajeroj estas komplete legeblaj. Krome la artikoloj estas ordigitaj laŭ temoj.
"La Pacoazo" estas kooperativa vilaĝo el judoj kaj palestinaj araboj, ĉiuj de israela civitaneco. Ili montradas la eblon de kunekzistado inter judoj kaj palestinanoj per evoluigo de komunumo bazita sur reciproka akceptado, respekto kaj kunlaboro.